La Akademio de Esperanto, per sia cirkulero datita je la 16-a de februaro 2016, publikigis la rezulton de la elekto de triono de la akademianoj. Ĉiun trian jaron unu triono de la 45 membroj de la institucio eliras, kaj estas elektataj novaj akademianoj. En la ĵusa elekto estis reelektitaj 11 akademianoj, kaj alelektitaj 7 novaj.
Nova kandidato al la Akademio devas esti proponita de almenaŭ 5 akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ 3 malsamajn naciajn lingvojn. La kandidato devas deklari siajn fidelecon al la Fundamento de Esperanto kaj konsenton konstante kunlabori en la Akademio.
Redaktoro: USUI Hiroyuki