【一起來學】
Ĉina Akademio de Sciencoj 中國科學院
kvantumo 量子
國際知名學術刊物《自然》12月19日凌晨對外發布2017年度十大科學人物,中國物理學家、中國科學院院士、中國科學技術大學常務副校長潘建偉榜上有名。
Frumatene de la 19a de decembro la internacia prestiĝa akademia gazeto Naturo publikigis la liston de dek plej gravaj sciencistoj de la jaro 2017, kaj Pan Jianwei, ĉina fizikisto, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj konstanta vicrektoro de la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, estas en la listo.
《自然》雜誌新聞特寫代理主編Brendan Maher表示,《自然》雜誌選出的十大科學人物,是過去一年裡對科學產生重大影響的十個人,從量子通信到基因組編輯,這些不同領域的科學家在2017年的科學史上留下了不可磨滅的印記,而他們將繼續影響科學。
Brendan Maher, aganta novaĵ-ĉefredaktoro de la gazeto, diris, ke la dek sciencistoj aljuĝitaj de la gazeto estas dek homoj, kiuj havas grandan influon en scienco. Ili venas de diversaj kampoj de kvantuma komunikado ĝis genara redaktado, kaj lasis nepereigeblajn sigelojn en la scienca historio en 2017, kaj ili daŭre influos sciencon.
值得一提的是,《自然》雜誌為每一位入選者做了一篇新聞特寫,其中以《量子之父》(Father of quantum)為題報導了潘建偉,開頭這樣寫道:「在中國,有人稱他為『量子之父』。對於這一稱呼,潘建偉當之無愧。在他的帶領下,中國成為遠距離量子通信技術的領導者。」
Menciinde, ke la gazeto raportis pri ĉiuj elektitaj sciencistoj. Kun la titolo Patro de Kvantumo la artikolo pri Pan tiel komenciĝas, ke "Pan Jianwei, rigardata de iuj kiel 'Patro de Kvantumo' en Ĉinio, meritas la titolon. Sub lia gvidado, Ĉinio fariĝis la gvidanto de kvantuma telekomunikado."
實現長距離量子通信
Realigo de kvantuma telekomunikado
在潘建偉的帶領下,中國進入了長距離量子通信領域的世界前沿。
Sub la gvidado de Pan, Ĉinio eniris en la fronton de kvantuma telekomunikado.
今年6月,潘建偉領銜的全球首顆量子科學實驗衛星「墨子號」團隊實現了「千公裡級」的星地雙向量子糾纏分發,打破了此前國際上保持多年的「百公裡級」紀錄。
En junio, la monde unua kvantuma satelito Mozi, esplorita de Pan kaj lia teamo, realigis mil-kilometran kvantum-implikan elsendadon dudirektan inter satelito kaj la Tero, kiu rompis la internacian cent-kilometran rekordon, tenitan por multaj jaroj.
9月,潘建偉團隊用同樣的衛星在北京和維也納之間傳輸光子,實現了在這兩個城市之間完全加密的視頻聊天。因為對光子進行測量就會干擾光子的量子態,所以一旦有人試圖竊取信息,就會立即被發現,這使得完全安全的加密成為可能,開啟了量子通信領域一個新的紀元。
En septembro, la teamo satelite elradiis fotonojn inter Pekino kaj Vieno, kaj ebligis ĉifritan videan babiladon inter la du urboj. Mezurado de fotonoj povas interferigi kvantuman staton de fotonoj, kaj tiu, kiu klopodas ŝteli informojn, estos tuj malkovrita, sekve tio ebligas sekuran ĉifradon, kaj malfermis novan epokon de kvantuma komunikado.
目前,潘建偉團隊正計劃發射第二顆量子科學實驗衛星,並在天宮二號空間實驗室開展空間試驗。潘建偉說:「我們會看到許多令人歡心鼓舞的成果。這是一個全新的時代。」
Nun lia teamo planas lanĉi la duan kvantuman sateliton kaj eksperimenti en la spaclaboratorio Tiangong-2. Pan diris: "Ni vidos pli da ĝojigaj fruktoj. Tio estos nova epoko."
《自然》雜誌的文章提到,潘建偉團隊在量子網際網路方面已遙遙領先。量子網際網路是由衛星和地面設備組成的網絡,可實現在全球共享量子信息,這將使牢不可破的全球信息加密成為可能。就目前而言,潘建偉團隊計劃發射第二顆衛星,並將在天宮二號空間實驗室開展一項新的太空量子實驗。
La gazeta artikolo diras, ke lia teamo estas avangarda en kvantuma interreto. La kvantuma interreto estas interreto konsistanta el satelito kaj aparatoj sur la Tero. Per tio la tuta mondo povos ĝui kvantumajn informojn, kaj tio ebligos ĉifradon de tutmondaj informoj. Nuntempe lia teamo planas lanĉi la duan sateliton kaj disvolvi eksperimenton en la spaclaboratorio Tiangong-2.
責編:劉子佳
Redaktoro: Liu Zijia
來源:中國經濟網、環球科學微信